Congreso de los Diputados
Congreso de los Diputados | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉambro de Deputitoj | |||||
Geografia situo | 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)40.4164-3.69654Koordinatoj: 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Kortesa Palaco | ||||
| |||||
| |||||
Posedatoj | Canal Parlamento vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Kongreso de la Deputitoj (hispane Congreso de los Diputados, katalune Congrés dels Diputats, eŭske Espainiako Diputatuen Kongresua, galege Congreso dos Deputados) estas la malsupra branĉo de la hispania parlamento, la "Cortes Generales". Ĝi havas 350 kongresanojn elektitajn laŭ rekta popola voĉdono en fermitaj kandidatiĝoj. Ties sidejo estas la Kortesa Palaco.
Priskribo
La nombro de deputitoj permesata de la leĝo de 1985 pri la ĝenerala balota reĝimo (Ley Orgánica de Régimen Electoral General) troviĝas inter 300 kaj 400, tamen ili daŭre estas 350 deputitoj. Deputitoj estas elektataj per fermita listo ĉe balotada regiono (circunscripción electoral), kiuj elektas almenaŭ 2 membrojn, plus aldona nombro laŭ loĝantaro. Ordinara balotadejo estas ciŭ el la 50 hispanaj provincoj. Krome la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo estas ankaŭ balotadejoj po 1 deputito.
Kvankam balotado estas aranĝita laŭ proporciaj kriterioj, la granda nombro de malmulte loĝataj provincoj kaj la neceso atingi minimuman procenton en la aliaj, korektas tiun sistemon al iom pli majoritata sistemo, kaj ebligas ke nur grandaj tutŝtataj partioj kaj partioj kiuj konkuras en kelkaj aŭtonomaj komunumoj sukcesas eniri la Kongreson.
La nuntempa Prezidanto de la Kongreso de la Deputitoj estas la socialista politikisto, eksa prezidanto de la regiona registaro de Kastilio-Manĉo, kaj eksa Ministro pri Defendo José Bono (PSOE).
Membroj de la Kongreso laŭ partio kaj grupo
PSOE | PP | CiU | ERC | PNV | IU | Aliaj | Entute | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
8-aj Kortesoj (2004-2008) | 164 | 148 | 10 | 8 | 7 | 5 | 8 | 350 |
9-aj Kortesoj (2008) | 169 | 153 | 10 | 3 | 6 | 2 | 7 | 350 |
Diferenco 2008/2004 | +5 | +5 | = | -5 | -1 | -3 | -1 | 0 |
(Noto: Absoluta plimulto: 176 deputitoj)
Grupoj dum la 9-a Leĝigperiodo (komenciĝis en 2008)
Parlamentaj grupoj laŭ deputitoj kaj ĝiaj proparolantoj:
- Socialista (PSOE) (José Antonio Alonso): 169.
- Popola (PP) (Soraya Sáenz de Santamaría): 153.
- Katalunaj naciistoj (CiU) (Josep Antoni Durán i Lleida): 10.
- Eŭskaj naciistoj (EAJ-PNV) (Josu Erkoreka): 6.
- Maldekstruloj (inkludas la partiojn ERC, IU kaj ICV) (Joan Herrera): 5.
- Grupo Miksta (inkludas la partiojn BNG, CC, Na-Bai, UPyD kaj UPN) (Rosa Díez): 7.
Grupoj dum la 8-a Leĝigperiodo (2004-2008)
Parlamentaj grupoj laŭ deputitoj kaj ĝiaj proparolantoj:
- Socialisma, Grupo Socialista (PSOE) (Diego López Garrido): 164
- Popolista Dekstro, Grupo Popular (PP) (Eduardo Zaplana): 148
- Kataluna Dekstro, Grupo Catalán (CiU) (Josep Antoni Durán i Lleida): 10
- Kataluna Republikisma Maldekstro (ERC) (Agustí Cerdà): 8
- Eŭska Nacia Partio (EAJ-PNV) (Josu Erkoreka): 7
- Maldekstro Unuiĝinta, Izquierda Unida - Iniciativa per Catalunya Verds (IU-ICV) (Gaspar Llamazares de IU kaj Joan Herrera de ICV): 5
- Kroma Grupo, Grupo Mixto: 8
- BNG (Francisco Rodríguez): 2
- CC (Ana María Oramas González-Moro): 2
- NC (Román Rodríguez): 1
- Na-Bai (Uxue Barkos): 1
- CHA (José Antonio Labordeta): 1
- EA (Begoña Lasagabaster): 1
Lingva reĝimo
Malgraŭ la oficialeco de aliaj lingvoj en la ŝtato Hispanio, la ununura oficiala kaj permesata lingvo de la Kongreso estas la hispana. Kelkaj deputitoj klopodis lastatempe uzi aliajn lingvojn, sed ili plejofte estas alvokataj paroli en la hispana.