Corporales
Corporales | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26259 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 3° 0′ U (mapo)42.4325-2.995Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 733 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corporales [+] | |||
Corporales [korpoRAles] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada. La municipo estas formata per la loĝlokoj Corporales kaj Morales. Ĝi estas sur la valo de la rivero Oja, ĉe la Sierra de la Demanda, kaj temas pri municipo esence agrikultura, speciale por cerealoj, kaj brutobreda. La loĝantaro estas tre maljuna pro elmigrado de junuloj, sed oni konservas domojn por semajnfinoj.
Geografio
Ĝi estas sur deklivo, ĉe la Sierra de la Demanda. Limas oriente kun Santo Domingo de la Calzada, okcidente kun Grañón kaj sude kun Santurde de Rioja. Estas municipo proksima al la provinco Burgoso, preskaŭ lima kun la areo nomita Riojilla Burgalesa (Burgosa Rioĥeto).
Historio
Frua mencio estas de 1180 en dokumento per kiu Doña Sancha de Hervías donis al la preĝejo de Santo Domingo de la Calzada lokon en Santurde la Mayor kaj «vitejon en la loko Corporales». En 1194, don Rodrigo de Morales donacis al la monaĥejo de Premostratanojs de Bugedo de Campajares la bienon kiun li havis en «Villaseca kaj en liaj lokoj en Villaveznar, Morales kaj Corporales».[1]
En 1357 la nobelo Sancho Martínez de Leiva, vendis al la katedralo de Santo Domingo de la Calzada la fortikaĵan turon de Corporales kun apudaj bienoj. Ĝi estis integrita en la reĝa jurisdikcio de Santo Domingo de la Calzada kaj posedis vicurbestron.[2]
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni descendis el 240 loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 40.
Vizitindaĵoj estas la preĝejoj, el kiuj tiu de Morales elstaraj pro apartaj arkitekturaj elementoj, kiel kvar sonorilmuroj por unika konstruaĵo.