Cserépváralja
Cserépváralja (ĉerEpvAralja) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Mezőkövesd. La nomo signifas: argilaĵo-fortikaĵo-subejo.
Bazaj informoj
- Areo: 15 km²
- Alto super marnivelo: 201 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9328/20.5626
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 3417
- Telefonprefikso: 49
Situo
Cserépváralja situas sur malebenaĵo, fine de longa sakovojo. Eger kaj Mezőkövesd troviĝas po 18, Emőd 23, Miskolc 27 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1214. Baldaŭe fortikaĵo konstruiĝis, kiun la turkoj senbatale okupis en 1596. La Habsburgoj reokupis ĝin en 1687, fine malkonstruiĝis en 1711. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj
- restaĵoj de la fortikaĵo
- ornama turka puto 60 m-ojn profunda
- kapelo
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Laboristo Sankta Jozefo de 1961
- kavoj, iam loĝejoj
- turistaj vojetoj