Csongrád (urbo)
Csongrád | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Hungaria urbo • Q1214945 • urban district of Hungary • urban district of Hungary | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hungario | ||||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||||
Departemento | Csongrád | ||||
Distrikto | Distrikto Csongrád | ||||
Adreso | Kossuth tér 7
6640 Csongrád | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 6640 | ||||
Poŝtkodo | 6640 | ||||
Telefonkodo | (+36) 63 | ||||
Kodo laŭ KSH | 05111 | ||||
Retpaĝaro | www.csongrad.hu | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2015) | Tamás Albert Bedő (senpartia) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 564 (1-a de januaro 2015)[1] | ||||
Loĝdenso | 100,51 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 43′ N, 20° 8′ O (mapo)46.71111111111120.140277777778Koordinatoj: 46° 43′ N, 20° 8′ O (mapo) | ||||
Alto | 83 m | ||||
Areo | 173,89 km² (17 389 ha) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Csongrád [+] | |||||
Csongrád [ĉongrAd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Csongrád, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas slave: nigra (komprenu:tera) fortikaĵo. Oni nomis la departementon laŭ la fortikaĵo.
Situo
Csongrád situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso havanta havenon kaj pontojn, ĉe kunfluejo de Körös, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kiskunfélegyháza-Szentes. Proksime estas Szentes.
Historio
En la 11-a jarcento la tiam ekzistanta fortikaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo estis departementejo, kiu rango ĉesis en 1241. Ŝajnas, la tataroj detruis la komunumon. En la 15-a jarcento Csongrád havis la rangon urbo. En 1769 katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo konstruiĝis. En 1849 la aŭstra armeo forbruligis la urbon. En 1876 ĝi degradiĝis je grandvilaĝo kaj rericevis ĝin en 1923.
Ĉarumistoj
En la 19-a jarcento la komunumo estas centro de ĉarumistoj. Tiam okazis reguligo de Tiso. La laboristoj estis malriĉuloj, havantaj unuradan ĉarumon kaj platfosilon. En la urbo troviĝas monumento de ĉarumisto. Apud la urbo troviĝas iama riverbranĉo de Tiso.
Banloko
Oni banadas ne nur en Tiso, sed ankaŭ en la termala banejo.
Vidindaĵoj
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Csongrád)
- Preĝejo Sankta Roĥo (Csongrád)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Csongrád)
- Kalvinana preĝejo (Csongrád)
- Tiso-bordo kun malnovaj domoj kaj feriejoj
Famuloj
En Csongrád naskiĝis kaj mortis:
En Csongrád naskiĝis:
- biologo Béla Matkovics
- inĝeniero Zoltán Hennyey
- juristo Károly Csemegi
- kantisto Imre László
- kanuisto János Sarusi Kis
- kemiisto Sándor Herke
- matematikisto László Hatvani
- pentristo Jenő Benedek (1939).
Famaj nomportantoj
Ĝemelurboj
Referencoj
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)