Cumbres de Enmedio
Cumbres de Enmedio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21387 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eulogio Páez Páez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2009) | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 4′ N, 6° 42′ U (mapo)38.0732192-6.6932311Koordinatoj: 38° 4′ N, 6° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 593 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cumbres de Enmedio [+] | |||
Cumbres de Enmedio (Montopintoj de la Mezo) estas tre malgranda laŭ teritorio kaj laŭ loĝantaro municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Estas tri najbaraj vilaĝoj en la montara nordo de la provinco kun simila nomo komenca per “Cumbres” kio signifas “Montopintoj”, nome Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas cumbreños. La censita populacio en 2009 estis nur de 52 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km². Ĝi estas la malplej loĝata municipo de la tuta provinco.
Situo
Cumbres de Enmedio estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 593 m, lime kun la sudo de la Provinco de Badajoz; je 140 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de nur 14 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 04' N, 6º 41' Ok.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.
Historio
En 1594 Cumbres de Enmedio formis parton de la Regno de Sevilo en la Montaro de Arroche kaj enhavis tiam 36 impostopagantaj vilaĝanojn.[1]
Eksteraj ligiloj
- Cumbres de Enmedio - Sistemo de Informaro de Andaluzio
Referencoj
- ↑ Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento