Décalage horaire
Décalage horaire | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Décalage horaire |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2002, 2 okt. 2003 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo |
Kameraado | Patrick Blossier |
Reĝisoro(j) | Danièle Thompson |
Produktisto(j) | Alain Sarde |
Scenaro | Danièle Thompson • Christopher Thompson |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Éric Serra |
Rolantoj | Juliette Binoche • Jean Reno • Sergi López • Alice Taglioni • Jérôme Keen • Laurence Colussi • Lucy Harrison • Mbembo • Nadège Beausson-Diagne • Raoul Billerey • Scali Delpeyrat • Sébastien Lalanne |
Produktinta firmao | StudioCanal |
IMDb | |
Décalage horaire (jetlaco) estas franca amafera komedia filmo de 2002 en kiu stelulas Juliette Binoche kaj Jean Reno. Ĝi estas la dua filmo reĝisorita de Danièle Thompson, post La Bûche (1999).
Intrigo
En la Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle, franca beligistino (Juliette Binoche) survoje al nova laboro en Meksiko hazarde renkontiĝas kun franca kuirestro (Jean Reno) kies flugoj estis prokrastitaj; li survoje al Germanio el sia loĝejo en Usono. Laborstrikoj, malbona vetero, kaj pura sorto rezultas en la fakto, ke ili ambaŭ devas kunhavi tranoktan ĉambron en la flughavena Hilton hotelo. Ilia dekomenca reciproka indiferento kaj eĉ malamikeco evoluas al amafero kaj reekzamenado de iliaj vivoj.
Geaktoraro kaj roluloj
- Juliette Binoche kiel Rose
- Jean Reno kiel Félix
- Sergi López kiel Sergio
- Scali Delpeyrat kiel la Doktoro
- Karine Belly kiel deĵorantino de Air France
- Raoul Billerey kiel patro de Félix
- Nadège Beausson-Diagne kiel pasaĝero de Roissy
- Alice Taglioni kiel Hostelestrino
- Jérôme Keen kiel la pordisto
- Sébastien Lalanne kiel la trinkejestro
- Michel Lepriol kiel la kelnero
- M'bembo kiel poŝtoficejisto
- Laurence Colussi kiel stevardino
- Lucy Harrison kiel stevardino
- Rebecca Steele kiel stevardino
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jet Lag (film) en la angla Vikipedio.