Damiș
Damiș | ||
---|---|---|
![]() | ||
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Erdődámos (hungare), Domeschwald (germane) | |
Komunumo | Bratca | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 46° 52′ N, 22° 33′ O (mapo)46.867522.553055555556Koordinatoj: 46° 52′ N, 22° 33′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 712 m | |
Poŝtkodo | 417082 | |
Loĝantaro | 447 (en 2021, 680 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 27707 | |
Damiș [damiŝ] (hungare Erdődámos [ERdødamoŝ], germane Domeschwald[1] [DO:Meŝvalt]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Oradea. En 1910 ĝi nombris 1 207 loĝantojn (rumanoj), en 1992 883, en 2002 680 kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis ankoraŭ 447 loĝantoj. Ĝi estis unue menciita skribe en 1587. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre ĝi apartenas al Bratca.
Damiș situas ĉ. 10 km sud-okcidente de la komunuma sidejo Bratca kaj estas ligita al ĝi per la distrikta vojo DJ764. En Bratca estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio. Damiș situas pli ol duoble tiom alte kiom Bratca.
Fonto
- Magyar nagylexikon (la "hungara enciklopediego"), 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)