Daniel Kahneman

Daniel Kahneman
Nobel-premiito
Persona informo
Daniel Kahneman
דניאל כהנמן
Naskiĝo 5-an de marto 1934 (1934-03-05) (89-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco IsraeloUsono vd
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Hebrew University Secondary School vd
Familio
Edz(in)o Anne Treisman vd
Infanoj 2
Parencoj Yosef Shlomo Kahaneman vd
Profesio
Okupo psikologoekonomikisto • universitata instruisto • partoprenanto de internacia forumo • verkisto vd
Laborkampo kogna psikologiokondutekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Susan M. Ervin-Tripp vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Kahneman (naskiĝis la 5-an de marto en 1934 en Tel-Avivo) estas israela-usona psikologo kiu en 2002 kune kun Vernon L. Smith ricevis la „Nobel-premion pri ekonomiko“[1]. Kune kun Amos Tversky li evoluigis la perspektivoteorion“ (Prospect Theory) . Precipe konataj estas liaj verkoj pri Heŭristiko en juĝo kaj decidiĝo kaj Kogna unuflankeco.[2]

Vivo

Kahneman studis psikologion kaj matematikon je la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj psikologion je la Universitato de Kalifornio. De 1961 ĝis 1978 li instruis je la Hebrea Universitato kaj de 1978 ĝis 1986 je la Universitato de Brita Kolumbio; de 1986 ĝis 1994 li estis profesoro je la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Li estas edziĝita kun Anne Treisman.

Ekde 1993 Kahneman, nun kiel emerita profesoro , havas la Eugene-Higgins-Profesorecon por psikologio je la Woodrow Wilson Lernejo por publikaj kaj internaciaj rilatoj je la Universitato Princeton.

Li gajnis la Hilgard-premion kaj la Warren-medalo de la asocio por eksperimenta psikologio. Steven Pinker nomis Kahneman la „plej gravan vivantan psikologon“. Nassim Taleb diris ke la en 2011 aperita libro Thinking, Fast and Slow (pensado, rapida kaj malrapida) estas en la sama ligo kun La Riĉo de Nacioj kaj Sonĝointerpretado de Sigmund Freud.[3] Andrei Shleifer nomis la publikigon de la libro "gravan intelektan okazon".[4]

En 2012 ricevis Kahneman la Mondekonomikan Premion de la Institucio por mondekonomiko je la unversitato de la urbo Kilo .[5]

Verkoj

  • An analytical model of the semantic differential (Disertaĵo)
  • kun P. Slovic & A. Tversky: Judgment under Uncertainty: Heuristics and Biases, Cambridge University Press, 1982, ISBN 0-521-28414-7, New York
  • kun A. Tversky: Choices, Values, and Frames, Cambridge University Press, 2000, New York, ISBN 0-521-62749-4
  • kun E. Diener & N. Schwarz: Well-Being: The Foundations of Hedonic Psychology, Russell Sage Found, 2003, ISBN 0-87154-423-7
  • Thinking, Fast and Slow, Farrar, Straus and Giroŭ, 2011, ISBN 978-0-374-27563-1

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. https://www.nobelprize.org/prizes/economic-sciences/2002/kahneman/facts/
  2. Oliver Burkeman: Daniel Kahneman: 'We're beautiful devices' The Guardian, 14. November 2011
  3. Recenzoj de Thinking, Fast and Slow je Amazon.com
  4. Andrei Shleifer: Psychologists at the Gate: A Review of Daniel Kahneman’s Thinking, Fast and Slow. Journal of Economic Literature 2012, 50(4), 1080–1091.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2013-03-13.