De Persgroep

De Persgroep NV estas flandra amaskomunika entrepreno. Ĝi tute apartenas al la familio Van Thillo. En 1978 la familio akiris 60% de al akcioj de eldonejo Hoste. En 1990 ĝi ankaŭ transprenis la ceteron de la akcioj, kaj la entrepreno daŭrigis kun la nomo De Persgroep.

En 2003 De Persgroep havis debiton de € 334 milionoj.

Radiaj kaj televidaj sendostacioj

De Persgroep kaj Roularta Media Group ĉiu posedas 50% de la akcioj de la Vlaamse Media Maatschappij (VMMa). La VMMa estas posedanto de la jenaj sendostacioj:
televidaj

  • VTM
  • KanaalTwee
  • JIMtv

radiaj

  • Q-music

De Persgroep ekde la 1a de junio 2005 posedas la nederlandan radian sendostacion Noordzee 100.7 FM. Ekde la 1a de septembro 2005 la nomo ŝanĝiĝis al Q-music 100.7 FM.

Gazetoj

  • Het Laatste Nieuws, nederlandlingva
  • De Morgen, nederlandlingva
  • Vacature.com, gazeto kun vakantaj postenoj (nederlandlingva)
  • L'Echo, franclingva (por la duono posedas ĝin Rossel)
  • De Tijd (por la duono posedas ĝin Rossel)
  • Het Parool, Nederlando (parte gin posedas Stichting Democratie en Media)

Revuoj

Filia kompanio Magnet Magazines eldonas la jenajn revuojn:

  • Dag Allemaal/Expres
  • TV-Familie/Blik
  • Joepie
  • Goed Gevoel
  • Touché
  • Genieten
  • Netwerk
  • Uw Vermogen
  • Woef

Zone/magazines, senpagaj urbaj revuoj

Eksteraj ligiloj