Decembro 2008
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro de 2008.
2-a de decembro
- La Konstitucia Tribunalo de Tajlando forigis la politikajn rajtojn de la ĉefministro Somchai Wongsawat kaj aliajn 36 membrojn de la Partio de la Popola Povo (PPP) dum 5 jarojn pro fraŭdo en la lastaj balotadoj de 2007.
3-a de decembro
- Hispanio: la terorista organizaĵo ETA mortigas 71-jaran eŭskan entrepreniston, kunposedanton de firmao kiu partoprenas en la konstruado de Fervojo de Alta Rapideco konektanta la 3 ĉefurbojn de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo.
6-a de decembro
- Grekio: Policano mortigas junulon nur 15jaraĝan dum surstrataj protestoj de studenta kaj liberecana movado kontraŭ la leĝoj kontraŭ enmigrado. Pro tio okazis tuta semajno de surstrataj violentaj agadoj inter la policanoj, kiuj faris multajn prizonulojn kaj vunditojn, kaj la junuloj kiuj atakis kaj policanojn kaj policejojn tra la tuta lando. Resto de opoziciantoj ankaŭ kritikas la dekstran registaron de Kostas Karamanlis, kiu havas nur unu plian deputiton en la parlamento.
12-a de decembro
- Pollando: Finiĝis la Konferenco pri klimato de Unuiĝintaj Nacioj en Poznano komencita la 1-an de decembro. Dum la konferenco Pollandon vizitis interalie Dalai-Lamao Tenzin Gjaco partopreninta en la festo pri datreveno de ricevo de Lech Wałęsa la Nobel-Premion pri Paco.
13-a de decembro
- Munkeno (Germanio): Mortis Inspektoro Derrick, nome Horst Tappert, post longa kariero ĉe televido.
- Rusaj Kreml-kritikantoj ĉirkaŭ la opoziciestroj Garri Kasparov kaj Boris Nemcov fondis novan opozician movadon sub la nomo „Solidarnost“ (Solidareco).
15-a de decembro
- Hodiaŭ estas la 149-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof, festata de esperantistoj tutmonde kiel la Zamenhofa tago.
19-a de decembro
- En Belgio, la registaro estrita de la ĉefministro Yves Leterme oficiale demisiis, ĉar ĝi estis akuzita pro miksado de la jura povo kaj la plenuma povo, du povoj, kiuj (kune kun la leĝdona povo) en Belgio devas esti strikte apartaj. Ĝi laŭdire estus misuzinta sian povon dum la savo de la banko Fortis. La reĝo Alberto la 2-a nun aktive klopodas formi novan registaron por solvi tiun ŝtatan krizon.