Dera Ghazi Ĥan aŭ Dera Gazi Ĥano (en angla literumado: Dera Ghazi Khan, en urdueڈيره غازي خان), mallongigita kiel D. G. Khan aŭ surloke kiel دیرہ غازی خان en nastalika skribmaniero, estas geografie centra urbo de Pakistano ĉe la kuniĝo de la kvar provincoj de Pakistano. Tiu urbo estas sidejo de la Divizio Dera Ghazi Ĥan, kiu konsistas el distriktoj Dera Ghazi Ĥan, Rajanpur, Muzaffargarh kaj Lajjah. La urbo havas 273 568 loĝantojn.