Derekegyház
Derekegyház [derekedjhAz] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Egyház signifas eklezio, post la kristaniĝo la komunumo havis preĝejon.
Bazaj informoj
- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 1800
- Poŝtkodo: 6621
- Telefonprefikso: 63
Geografio
Derekegyház situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szentes troviĝas 13, Csongrád (urbo) 25, Szeged 50, Budapeŝto 160 km.
Historio
La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 16-a jarcento. Poste la kampoj apartenis al familio Károlyi [kAroji]. Ili fondis tie bienocentron kun kastelo kaj kun uzino pri alkoholo. Oni okupiĝis ankaŭ pri bredado de ŝafoj kaj pri agrikulturo. En 1874 formiĝis vilaĝo-ĝermo. En la 20-a jarcento la posteuloj estis familio Manfréd Weiss, ili funkciigis brikofabrikon kaj modernan irigacian sistemon. En la kanaloj ŝipo flosis kaj akvumis la teron. Post 1945 ŝtata bieno formiĝis.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo de 1860
- Kastelo de Derekegyház (aŭ de Károlyi) de 1769, en 1869 ĝi ricevis etaĝon, en 1932 formiĝis tegmento-etaĝo
Famuloj
En Derekegyház naskiĝis István Andrikó, ŝafisto.