Descartes estas franca komunumo kiu situantas en la regionoCentro-Valo de Luaro, en la departementoIndre-et-Loire, kaj en la arondismento Loches. Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Descartes. La urbo estas konstruita en la bordo de la rivero Creuse (rivero). En tiu urbo naskiĝis tri René : René Descartes, René Boylesve kaj René de Buxeuil. Tial Descartes estas alnomita "Cité des trois René" (esperante : Urbo de la tri René)[1]. La urbo nomiĝis Haya, poste La Haye en Touraine, poste La Haye-Descartes ekde la Franca Revolucio, kaj fine nomiĝas Descartes (kiel René Descartes) ekde sia kunigo kun la komunumo Balesmes, en 1967[2].
Geografio
Descartes havis 3 805 loĝantojn en 2011[3]. La areo de la komunumo estas granda je 38,08 km²[4].