Dezső Jakab (arkitekto)
Dezső Jakab | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1864 en Vadu Crișului |
Morto | 5-an de aŭgusto 1932 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasrét Jewish cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1893) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
JAKAB Dezső estis hungara arkitekto. Li naskiĝis en Rév la 4-an de novembro 1864 kaj mortis en Budapeŝto la 5-an de aŭgusto 1932. LI estis kunuldizajnisto de la unua turkonstruaĵo (1930) en Hungario.
Biografio
Dezső Jakab estis sekvanto de secesistila nacia konstruado. Li diplomitiĝis en la teknikuniversitato de Budapeŝto. Laŭ liaj planoj fariĝis la pavilonoj demonstrantaj la branĉojn de praproduktado okaze de ekspozicio de miljara datreveno de Hungario. Inter 1897 kaj 1918 li havis komunan firmaon kun Marcell Komor, ili gajnis konkursojn. De 1918 li laboris kun Aladár Sós.
Konstruaĵoj
- Kulturpalaco kaj urbodomo de Marosvásárhely, urbodomo kaj sinagogo de Szabadka, distrejkonstraĵoj de Pozsony kaj Nagyvárad, teatrejo de Déva, Sanatoriejo Liget de Budapeŝto (str. Benczúr 47.), la estinta Sanatoriejo Park (vojo Dózsa György 84.). La konstruaĵon de Landa Sociasekura Instituto de Budapeŝto li projektis kune kun Marcell Komor kaj Aladár Sós. Ĉi tio estis la unua turdomo en Hungario.