La distrikto Aurich [AŬriĥ] (germaneLandkreis Aurich) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Aurich.
La distrikto estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Ĝi havas areon de 1 287 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 192 072 loĝantojn.