Distrikto Göppingen
La distrikto Göppingen - ne miksu kun distrikto Göttingen pli norde en Germanio - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio . Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Göppingen . La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la samnoma regiona ligo Stuttgart . Malgraŭ la proksimeco al la landa ĉefurbo de Baden-Virtembergo la distrikto ne senpere najbaras al ĝi. De nordo al sudo la distrikta teritorioj etendiĝas de la komunumoj Adelberg ĝis Hohenstadt , de oriento al okcidento de Ebersbach an der Fils ĝis Böhmenkirch .
La distrikto havas areon de 642 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 261 857 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rems-Murr kaj Ostalb norde, Heidenheim oriente, Alb-Donau sude, Reutlingen kun tre mallonga komuna limo sudokcidente kaj Esslingen okcidente.
Eksteraj ligiloj
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd