La distrikto Hartberg-Fürstenfeld (germane: Bezirk Hartberg-Fürstenfeld) estas administra unuo de la ŝtato Aŭstrio en la oriento de la aŭstriafederacia landoStirio. Distrikta ĉefurbo estas Hartberg. Sur la distrikta areo de 1 228 kvadrataj kilometroj komence de la jaro 2016 vivis 90 534 loĝantoj. La 1-an de januaro 2013 ĝi ekestis el fuzio de la antaŭaj distriktoj Hartberg kaj Fürstenfeld. Kun la distrikto Weiz ĝi nun konsistigas la turisman kaj statistikan regionon Oststeiermark, do orienta Stirio.