Distrikto Iași
Distrikto Iași | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Iași |
Regiono | regiono Moldavio |
mallonge | IS |
Telefono | +40×32... |
Areo |
5 476 km² (23-a rango) |
Loĝantaro | 760 774 (stato de 2021, 2-a rango) |
Loĝdenso | 139/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Iași [jaŝj] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en provinco Moldavio, ĉe la landlimo kun Respubliko Moldavio. La ĉefurbo estas Iași. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 760 774 loĝantoj sur areo de 5 476 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 139 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: Moldavio; sude: distrikto Vaslui; okcidente: distrikto Neamț; nord-okcidente: distrikto Suceava; norde: distrikto Botoșani.
Demografio
Laŭ la jara statistiko de 2006 la distrikto havis 824.083 loĝantojn (takso de 2008: 826.552). Per tio ĝi estas la dua plej loĝata distrikto de Rumanio, post Bukareŝto. La loĝdenso estas 150,5/km². Preskaŭ 98 % de la loĝantoj estas rumanoj.
Urboj en distrikto Iași
- Hârlău
- Iași
- Pașcani
- Podu Iloaiei
- Târgu Frumos
Eksteraj ligiloj
- http://www.icc.ro Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine distrikta retejo
- http://www.prefecturaiasi.ro Arkivigite je 2006-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.primaria-iasi.ro (urbestrejo)
- http://www.laiasi.ro La Iași, pri virtuala urbo