Distrikto Kętrzyn - polepowiat kętrzyński - estas distrikto en la provinco (vojevodio)Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Kętrzyn. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Rastenburg. Fine de 2019 en la distrikto vivis 62 283 loĝantoj.