Distrikto Kamienna Góra - polepowiat kamiennogórski - estas distrikto en la provinco (vojevodio)Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Kamienna Góra. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Landeshut. Fine de 2019 en la distrikto vivis 43 239 loĝantoj.