La distrikto Schaumburg (aŭtokodo SHG, germaneLandkreis Schaumburg [ŝaŭmburk]) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Stadthagen. La distrikto havas areon de 675 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 159 960 loĝantojn. Historie ĝi baziĝas sur parto de la iama graflando Schaumburg, vidu: Ŝaŭmburgo-Lipo.