Dlouhá Stropnice
Dlouhá Stropnice | |
germane Langstrobnitz | |
vilaĝo | |
Kapelo el la jaro 1901
| |
Oficiala nomo: Dlouhá Stropnice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | České Budějovice |
Administra municipo | Horní Stropnice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | NP Novohrada montaro |
Montaro | Novohrada cismontaro |
Domoj | 43 (2011) |
Situo | Dlouhá Stropnice |
- koordinatoj | 48° 44′ 53″ N 14° 44′ 41″ O / 48.74806 °N, 14.74472 °O (mapo) |
Katastro | 10,03 km² (1 003 ha) Dlouhá Stropnice |
Loĝantaro | 56 (2021) |
Denseco | 5,58 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1300 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 373 35 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Dlouhá Stropnice (germane Langstrobnitz) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. Dlouhá Stropnice ne estas klasika montara vilaĝo, sed agrikultura vilaĝo situanta en plata valo sub monto Kraví hora. Ĝiaj bienoj estas en longeco de kelke da kilometroj maldense konstruitaj sur ambaŭ flankoj de rivereto Stropnice, kiu ĉi tie fluas ankoraŭ kiel malgranda rojo. En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 56 loĝantoj.
Dlouhá Stropnice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,03 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1300. Post forŝovo de germanoj venis enloĝigitoj (150 homoj) plejparte el regiono de Třeboň, kiuj en ĉi tieaj grandaj bienoj tro longe ne mastrumis, ĉar jam en la jaro 1949 ili fondis UAK, kiu estis pli poste ŝtatigita. Proksime de la vilaĝo estis konstruita granda kazerno de Limgardistaro, kiu ĝis la jaro 1989 tre malagabligadis la eniron en la vilaĝon al la vizitantoj.Nun la bienoj grandparte servas nur al refreŝigejaj celoj, la kazerno kadukiĝas.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 833 |
1880 | 762 |
1890 | 716 |
1900 | 730 |
1910 | 729 |
1921 | 695 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 644 |
1950 | 194 |
1961 | 194 |
1970 | 143 |
1980 | 107 |
1991 | 94 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 83 |
2011 | 64 |
2021 | 56 |
Memorindaĵoj
- Kapelo de Virgulino Maria el la jaro 1901
Personecoj
En Dlouhá Stropnice en la jaro 1896 naskiĝis politikisto Wenzel Jaksch.
Ĉirkaŭaĵo
Pluaj fotoj
-
Kamparanaj bienetoj
-
Kapelo
|