Dolovo
Dolovo, serbe Долово, germane Dolowa, rumane Doloave, hungare Dolova estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Serbia_Pan%C4%8Devo.png/220px-Serbia_Pan%C4%8Devo.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Dolovo_Orthodox_church.jpg/300px-Dolovo_Orthodox_church.jpg)
Bazaj informoj
- Areo: 120 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 6830
- Poŝtkodo: 26227
- Telefonprefikso: +381 13
- Aŭtokodo: PA
Situo
Dolovo troviĝas laŭ maldekstra bordo de Danubo.
Historio
Dum regado de Osmana Imperio la loko ne estis loĝata. La unua mencio devenis el 1660 en formo "Dolovi". En 1768 serbaj limgardistoj alvenis, baldaŭe ankaŭ rumanoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito loĝantoj precipe el Bosnio alvenis. En 2002 loĝis en Dolovo 6 835 homoj (5346 serboj, 927 rumanoj, 83 ciganoj, 47 jugoslavianoj, 36 hungaroj kaj aliaj).