DrMáriás

DrMáriás
Persona informo
Naskonomo Máriás Béla
Naskiĝo 3-an de novembro 1966 (1966-11-03) (57-jaraĝa)
en Novi Sad
Lingvoj serbahungara vd
Ŝtataneco HungarioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Profesio
Alia nomo drMáriás vd
Okupo ĵurnalistomuzikisto • poeto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

DrMáriás [doktormAriAŝ]? estas hungara (pli frue jugoslaviana) artisto, pentristo, muzikisto, verkisto. Lia origina nomo estas laŭ hungarlingve kutima nomordo Máriás Béla.

Béla Máriás [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1966 en Novi Sad (Jugoslavio).

Biografio

Béla Máriás apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li studis en arta universitato de Beogrado. En la sama urbo li ekspoziciis jam en 1986. Por eviti la soldatiĝon li translokiĝis al Hungario en 1991. Li daŭre vivas en Budapeŝto, tamen li ofte faras eksterlandajn turneojn kaj ekspoziciojn. Li gvidas ŝlagrorkestron, kie li kantadas kaj saksofonas. Li aprezas sin "sociokirurgo". Li ricevis premion en 2011.

El ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • TisztAtiszt (1995)
  • Rántott arcvonások (2003)
  • Válassz! (2009)
  • Szemüvegcsere (2013)
  • A szeretet soha el nem fogy! (2017)

Elektitaj literaturaj kontribuoj

  • Élőholt szoba (poemoj kaj desegnaĵoj, 1993)
  • Szép a puszta (poemoj, prozoj kaj desegnaĵoj, 1999)
  • Lomtalanítás (romano, 2004; ĉine en 2016)
  • Nem élhetek Milošević nélkül (romano, 2011)

Fontoj