Dreieich [DRAJajh] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 ĝi havis 42 260 loĝantojn. La urbo apartenas al la distrikto Offenbach kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La najbara urbo Langen foras malpli ol 5 kilometrojn. La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseojA5 kaj A661 ligas ĝin al la 10 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt.
Urbopartoj
Komencante de nordokcidento, la urbodistriktoj Buchschlag (arbara vilaa kolonio kun multaj domoj en secesia stilo), Sprendlingen (la centra loĝloko), Dreieichenhain kaj Götzenhain viciĝas unu apud la alia borde de loka rojo (la Hengstbach). Offenthal, la plej sudorienta parto de la urbo, situas ĉirkaŭ kilometron de Götzenhain.