Dropso
Dropso[1] (angle drops IFA:[dɹɒps]) estas brita malgranda globeta malmola bombono.
Priskribo
Dropsoj estas tradiciaj britaj bombonoj. Ili estas faritaj el miksaĵo de boligita sukero kaj aromaĵoj, tradicie gutigitaj sur plato kaj harditaj. Dum la 1840-aj jaroj, oni inventis dropso-faranta maŝino, kiu aŭtomate muldas la varmegan (120 ℃) sukeron.
Jen kelkaj tradiciaj aromaĵoj por dropsoj:
- citronaj dropsoj (angle lemon drops)
- piraj dropsoj (angle pear drops)
- pomaj dropsoj (angle apple drops)
- marubiaj dropsoj (angle horehound drops), kun ekstrakto de ordinara marubio (latine Marrubium vulgare).
- mentaj dropsoj estas kelkfoje uzataj medicine kontraŭ tusoj (tuso-dropsoj, angle cough drops)
-
Citronaj dropsoj
-
Piraj dropsoj
-
Fruktaj dropsoj en Japanio (japane サクマドロップス, Sakuma doroppusu)
-
Marubiaj dropsoj en Usono
Etimologio
La vorto devenas de la angla vorto drop “lasi fali”, pro la tradicia metodo de farado, dum kiu oni lasas fali la sukeran miksaĵon gute sur platon por hardo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Retro flavours for Lancastrian sweet teeth (angle). BBC (2004-04-27).