Tridimensia kemia strukturo de la dumetila dusulfido
Phallus impudicus estas specio da fungo falusoforma kies malbonodoro, rezultanta el ĉeesto de dumetila dusulfido, povas sentiĝi je pluraj metroj da distanco.
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dumetila dusulfido aŭ C2H6S2 estas organika kemia komponaĵo, brulema senkolora likvaĵo kun karakteriza gusto kaj malagrabla odoro ajlosimila, solvebla en alkoholo kaj etero, uzata en kemiaj sintezoj, kiel fungicido, herbicido, insekticido kaj nematodocido. Dumetila dusulfido estas nature trovata en fungoj kaj plantodevenaj fontoj kiel allogaĵo por muŝoj polenigantaj plantojn.