La Eŭropa Liber-Komerca Asocio aŭ ELKA (angleEuropean Free Trade Association, EFTA) estas internacia organizaĵo kaj estiĝis en 1960 en Stokholmo (Svedio). La establintoj celis al subteno de prosperado kaj kunlaborado de la membroŝtatoj; samtempe la organizaĵo estus prezentinta alternativon kontraŭ la Eŭropa Komunumo.