Eŭropa muzeo pri modernaj vitraĵoj (Rödental)
Eŭropa muzeo pri modernaj vitraĵoj (germane: Europäisches Museum für Modernes Glas) troviĝas en la parko de kastelo Rosenau en Rödental (Germanujo) eksponante eŭrope tre gravan kolekton pri moderna vitro-arto. Utiligvitro, abstraktaj kaj figuraj skulptaĵetoj kaj tutĉambraj instalaĵoj dokumentas la evoluon de moderna vitro-arto disde la komenco de Studia vitro-movado en la 1960-aj jaroj. Kompletigas la objektojn moderna kolekto de ceramikaĵoj; ĝi estas filia al la famaj artkolektoj de sur la citadelo de Koburgo.[1] Ĉiujara nombro de vizitantoj estas de ĉ. dek miloj.
Historioj muzea kaj kolektaro
Inaŭguro muzea okazis en oktobro 2008 en novkonstruaĵo kontraŭe al la historia oranĝerio kie ĝi estis gastanta malposte. En 1989 temis eĉ pri la ununura muzeo siaspece en tuta Meza Eŭropo.[2] Jam dum la 1960-a jaroj la kuratoroj de sur la citadelo de Koburgo intence kompletigis siajn historiajn vitraĵojn per modernaj objektoj.[3] La tuto estas en intima konekto kun la premio Coburger Glaspreis: kandidatantaj objektoj el la jaroj 1977, 1985, 2006 kaj 2014 iĝis kerno de la moderna kolektaro.
Arkitekturo
Konstruis oni la muezon en 2008 laŭ planoj de la koburga arĥitekto, rekte kontraŭe al la oranĝejo. Iniciatis kaj realiĝ-ebligis la koburga entreprenisto Otto Waldrich kaj ties fondaĵo Stiftung Glasmuseum Rosenaŭ; li ankaŭ financis grandparte la tuton. En 2014 transprenis la institucion la Bavara Kasteladmininistrado.[4] Dispozicias elmontra spaco de 1.260 m² krom grandaj stokejoj. La daŭra ekspozicio troviĝas teretaĝe kaj tuj supre temigante la evoluon kaj la teknikan-komunikilan diversegeon de moderna vitro-arto. La dua etaĝo sin disponigas por nedaŭraj ekzpozicioj kaj lampa studio. Ne forgesendas la diversaj laborejoj kien invitatas al patropreno de rekta spekto de artfaro. Junaj kaj eble ankoraŭ ne tro konataj artistoj ĉiam bonvenas kaj petas oni ilin ekdialogi kun la interesataj vizitantoj. Infanoj rajtas mem eksperimenti; por adoltoj kelkfoje pluse ofertatas laŭtlegadoj, teatraĵoj, koncertoj.
En suba etaĝo ĝueblas kolekto pri ceramikaĵoj de pli ol 250 artistoj el la tuta mondo. Kelkaj artistoj (ekz. Gretel Eisch) ambaŭflanke (do kaj vitre kaj ceramike) aktivas kaj eksponadas, kio klaras pri la neta similo de vitro kaj ceramiko rilate al plitraktado. Ankaŭ por tiu ĉi ĝenro ekzistas premioj aljuĝotaj, ekz. premio nomita por Richard Bampi.[5][6] Plurfoje koncentriĝis pri moderna ceramikfaro en Bavarujo.[7] Objektoj honoritaj kvazaŭ helpis krei novan kolekto-fundamenton. Tamen ankaŭ la ceramika sekcio estas de artistoj el al tuta mondo. La kolekto Studiensammlung Moderne Keramik estiĝis en 2012.[8] Fokuso de la 30 vitrinoj kuŝas pri la jaroj 1970-aj ĝis 1990-aj.
Literaturo
- Clementine Schack von Wittenau: Neues Glas und Studioglas. Ausgewählte Objekte aus dem Museum für Modernes Glas, Schnell & Steiner, Regensburg 2004, ISBN 3-7954-1619-1
- Sven Hauschke: Das Europäische Museum für Modernes Glas. Ein Rundgang durch die Sammlung, Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2018, ISBN 978-3-422-02446-5
- Klaus Weschenfelder: Coburger Glaspreis für zeitgenössische Glaskunst in Europa, Coburg 2006, ISBN 3-87472-086-1
Eksteraj ligiloj
- hejmpaĝo
- vitrarta premio Coburger Glaspreis
- bavara muzeara paĝaro
- kasteloparko de Rosenau Arkivigite je 2024-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
- ↑ Sven Hauschke: Das Europäische Museum für Modernes Glas. Ein Rundgang durch die Sammlung, Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2018, ISBN 978-3-422-02446-5, p. 11-23
- ↑ Susanne Netzer: Museum für Modernes Glas. Orangerie Schloss Rosenau (=Kataloge der Kunstsammlungen der Veste Coburg), Koburgo 1989, ISBN 3-87472-067-5, p. 10 ss.
- ↑ Susanne Netzer: Die Glassammlung. Kunstsammlungen der Veste Coburg (=Große Kunstführer, 137), Schnell & Steiner, München/Zürich 1986, ISBN 3-7954-0628-5, p. 6
- ↑ gazetara komuniko de julio 2014
- ↑ Heino Maedebach: Richard-Bampi-Preis 1975 zur Förderung junger Keramiker. Katalog der Wettbewerbsausstellung in den Kunstsammlungen der Veste Coburg, Coburg 1975
- ↑ premiitoj (listo)
- ↑ Minni Maedebach: Keramik heute in Bayern 1984, Coburg 1984, p. 4-5
- ↑ Kunstsammlungen der Veste Coburg – Jahresbericht 2012 (=Jahrbuch der Coburger Landesstiftung, 57), Coburg 2013, p. 404