Eŭropcentrismo

Monda mapo montranta Eŭropon en la centro kaj "supre", estas tipa kazo de Eŭropcentrismo.

La termino Eŭropcentrismo (kaj ankaŭ eŭrocentrismo) kiel neologismo per asimilo al aliaj lingvoj aplikiĝas al ĉiu ajn tipo de agado, sinteno aŭ intelekta tendenco, ĉu historiografia aŭ pri socia evoluo, kiu konsideras, ke Eŭropo kaj ties kulturo estas aŭ estis la centro kaj motoro de la civilizo, kaj ke pro tio oni identigas la eŭropan historion kun la Historio de la mondo. La eŭropcentrismo estas unu el la diversaj formoj de etnocentrismo.

La Eŭropcentrismo (kiel la aliaj formoj de etnocentrismo) estas ankaŭ kaj kona kaj kultura antaŭjuĝoj, kiu supozigas la ekzistadon de historiaj espertoj rektaliniaj movitaj de fiksaj kulturaj skemoj, korespondaj al tiuj havigitaj de la eŭropa historio, konsiderante la ne-eŭropajn vojojn kiel nekompletaj aŭ misformitaj strukturoj.[1]

La grandaj atingoj de neeŭropaj kulturoj kiaj tiuj de Ĉinio, Japanio, Hindio, araboj ktp., restis marĝenitaj pro tiu antaŭjuĝo. Eĉ Esperanto mem ricevis kritikojn kiel eŭropcentrisma lingvo, konsiderinte, ke plejparto de radikoj el vortotrezoro devenas el eŭropaj lingvoj (kaj ĉefe latinidaj aŭ ĝermanaj), anstataŭ esti kreita plej diverse por alproksimigi al la intencita universaleco.

Bibliografio

Hobson, John M. (2006). Los orígenes orientales de la civilización de Occidente. Barcelona: Crítica. ISBN 84-8432-718-3. Konsultita la 3an de julio de 2011 ĉe http://ed-critica.claudator.com/libro/los-origenes-orientales-de-la-civilizacion-de-occidente-978848432718 Arkivigite je 2011-12-16 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

The Eastern Origins of Western Civilisation

Blaut, James M. Eight Eurocentric Historians. New York: Guilford Press, 2000. ISBN 1572305916 (revizio)</ref>

Referencoj