Dumbrăveni (Sibiu)
Dumbrăveni | |||
---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 238 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 14′ N, 24° 35′ O (mapo)46.227524.575833333333Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 320 m [+] | ||
Areo | 55,75 km² (5 575 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dumbrăveni [+] | |||
Dumbrăveni (Sibiu) [dumbrəvenj] (hungare Erzsébetváros [erĵe:betva:roŝ], malnova nomo Ebesfalva, germane Elisabethstadt) estas urbo en Rumanio en la valo de Târnava Mare okcidente de Sighişoara. Administre apartenas al ĝi Ernea, Şaroş pe Târnave.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 4 408 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 9 354 (rumanoj, 15% hungaroj).
Historio
Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, en 1671 koloniigis tien armenojn kaj, krom Gherla, ĝi fariĝis la plej grava centro de armenoj en Transilvanio. Ĝia unua mencio skribe estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo kun saksa loĝantaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Kis-Küküllő vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Jenő Alföldy (18-a de junio 1904 – Budapeŝto, 20-a de novembro 1981): orel-, naz-, laringkuracisto, universitata profesoro.
- Mikaelo Apafi la 1-a 3-a de novembro 1632 - Fogaras, 15-a de aprilo 1690): reganto de Transilvanio, prozverkisto.
- János Boér (1815 – Kolozsvár, 24-a de januaro 1885): aktoro
- Anna Bornemisza (?, ĉ. 1630 – Ebesfalva, 5-a de aŭgusto 1688) ekde 1650 edzino de Mihály Apafi, la pli posta reganto de Transilvanio Apafi la 1-a.
- Gábor Boros (1855 - 1913) instruisto, literatur- kaj stenografihistoriisto.
- Napoleon Costecu (*6-a de februaro 1938): scenejdekoraciisto.
- József Dobay (Erzsébetváros, 16-a de aprilo 1820 – Pétermező, 22-a de junio 1898):kolonelo
- Kálmán Eperjessy, hungara publikigisto, universitata instruisto
- Imre Fehér (1-a de septembro 1885 - ?): aktoro, teatrodirektoro.
- Ilona Incze (*18-a de septembro 1918): industriartistino.
- János Makkai (6-a de marto 1905 - Waianae, Hawaii 3-a de julio 1994) verkisto, ĵurnalisto.
- Jakab Markovics (30-a de oktobro 1820 – Erzsébetváros, 28-a de novembro 1891): kanoniko, armenologo.
- János Papp (6-a de januaro 1862 - Budapeŝto, 3-a de februaro 1943): inĝeniero pri mekaniko
- Árpád Szabó (ministro)
- Gyula Szőkefalvi-Nagy (1887-1953): matematikisto, ano de Hungara Scienca Akademio
- István Szigethy (1891 - 1966, Budapest) grafikisto Arto en Hungario.
- Ildikó Vitályos (*8-a de aprilo 1935): aktorino.
Eksteraj ligiloj
- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine