Ekvacio de Cesàro

En geometrio, ekvacio de Cesàro de ebena kurbo estas ekvacio liganta kurbecon κ al arka longo s. Ĝi povas esti donita ankaŭ kiel ekvacio liganta la kurbecoradiuson R al arka longo, ĉi tiuj variantoj estas ekvivalento ĉar R = 1/κ. Du kongruaj kurboj estos havas la saman ekvacion de Cesàro. Ĝi estas nomita pro Ernesto Cesàro.

Iuj kurboj havas simplajn prezentojn per ekvacio de Cesàro, ekzemple:

  • Rekto: κ = 0
  • Cirklo: κ = 1/r, kie r estas la radiuso
  • Logaritma spiralo: κ = C/s, kie C estas konstanto
  • Evolvento de cirklo: , kie C estas konstanto
  • Spiralo de Cornu: κ = Cs, kie C estas konstanto

La ekvacio de Cesàro de kurbo estas rilatanta al ĝia ekvacio de Whewell. Se la ekvacio de Whewell estas

φ = f(s)

tiam la respektiva ekvacio de Cesàro estas

κ = f'(s)

Eksteraj ligiloj