El Tigre
El Tigre | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Tierra de lo posible | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6050 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 213 524 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 681 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 8° 53′ N, 64° 16′ U (mapo)8.88583333-64.26111111Koordinatoj: 8° 53′ N, 64° 16′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 265 m [+] | ||||
Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo El Tigre (Anzoátegui) [+] | |||||
El Tigre (signife La Tigro) estas urbego kaj universitata urbo en subŝtato Anzoátegui en Venezuelo.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 206.946 (en 2013)
- Supermara alteco: 265 m
- Areo: 703 km²
- Telefonkodo: 0283
- Poŝtkodo: 6050
- Horzono: UTC -4:30 (ankaŭ somere)
- 08° 53′ 10″ N 64° 15′ 40″ U / 8.88611 °N, 64.26111 °U (mapo)
Geografio
El Tigre situas sur montetaro. Bolívar (urbo) troviĝas 115, Barcelono (Venezuelo) 146, Maturín 152, Guayana (urbo) 186, Santa Teresa del Tuy 303, Karakaso 342, Marakajo 396, Valencio (Venezuelo) 436, Barquisimeto 572, Coro (Venezuelo) 656, Cabimas 806, Marakajbo 833, San Cristóbal (Venezuelo) 886 km.
Historio
Kiam la hispanoj alvenis, la areo estis loĝata de indianoj. Vilaĝo estis fondita. En 1776 hispanoj volis katolikan mision, kiu tian ne sukcesis. La oficiala fondo de la urbo okazis en 1923. Ĝi evoluis, ĉar oni trovis naftojn en la regiono. El Tigre iĝis sidejo de la plej gravaj kompanioj pri la industrio nomita Nigra Oro.
Ekonomio
La ĉefa industrio de El Tigre estas la oleo, la ĉefa motoro de la ekonomio. La urbego estas ankaŭ komerca motoro de Venezuelo. Menciindas ankaŭ la regiona agrikulturo (ĉefe arakidoj, krome akvomelonoj, melonoj, sorgoj, sojfaboj, tomatoj, maizoj, terpomoj). En 2004 oni instalis produktejon pri laktoj de sojfaboj.
Trafiko
El Tigre situas en mezo de ĉefvojo inter urboj Barcelono kaj Bolivar, krome kuras 2 malpli gravaj vojoj al aliaj direktoj. 2 flughavenoj funkcias ĉe la urbego.
Vidindaĵoj
Fontoj
- [1] Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj[rompita ligilo]
- Germana Vikipedio helpe de Guglo
- [2] angle