Eldonejo Karolinger
Eldonejo Karolinger (germane: Karolinger Verlag) estas en 1980 fondita en Vieno de Peter Weiß kaj Jean-Jacques Langendorf. Ĝia orientiĝo estas konservativa.[1][2]
Fondiĝo [3] estis sub la nomo L'Age d’Homme – Karolinger. Temis pri financa kooperado kun francujema eldonejo kreita de Vladimir Dimitrijević. Depost la fino de la kunlaborado la eldonejo simple nomiĝas Karolinger respektive Dr. Peter Weiß -Karolinger Verlag.[4] Kompanianoj estis krom Weiß ka Langendorf ankoraŭ Jean Yves Lefebvre kaj Hans Hofinger.[5]
Eldona maksimo estas nihil commune (nenio vulgara); orientiĝas je la latinida-ĝermana malfermeco de la karolidoj: tre gravas eldonejprograme la literaturo en franca lingvo. Krom historio, politiko kaj teoria politikanalizo gravas la jenaj serioj:
- Romanica: eldono de - ankaŭ ne tro konataj - francaj verkistoj (ekz. Céline kaj Renard);
- Der Osten: verkoj de uloj el la eŭropa kaj neeŭropa orientoj;
- Die Bibliothek von R***: diversĝenraĵoj, ekz. de malfruaj mistikuloj, soldata historio, literaturo de grandbienuloj (18-a jarcento);
- Bibliothek der Reaction: fontoj el la tempo de restaŭrado, ekz. de Donoso Cortés, Metternich, de Maistre aŭ Bloy.
Furoris la unua traduko de la drucker-a verko The End of Economic Man fare de Konrad kaj Peter Weiß, el la 2010-a jaro.[6][7][8][9]
Ĝis la 2004-a jaro estis publikigitaj 77 titoloj.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Robert Wagner: "Karolinger Verlag"
- ↑ "Ukraine, Nahost und die rechten Verlage - Frankfurter Buchmesse in Zeiten von Kriegen und Krise"
- ↑ Bernhard Weidinger: Im nationalen Abwehrkampf der Grenzlanddeutschen. Akademische Burschenschaften und Politik in Österreich nach 1945, Böhlau, Wien 2015, ISBN 978-3-205-79600-8, p. 385
- ↑ "Dr. Peter Weiß - Karolinger Verlag".
- ↑ informoj ĉe unternehmen24.at
- ↑ Perlentaucher.de
- ↑ Jürgen Kaube: "Wehe der Zeit, die Helden braucht" - ĉe: FAZ, 22.5.2011
- ↑ Hans-Jörg Modlmayr: "Völker im Rausch der Verzweiflung" - ĉe: Deutschlandradio Kultur, 5.1.2011
- ↑ Richard Brem: "Ursprünge des Totalitarismus" - ĉe: ORF, 12.11.2010