Eli Heckscher
Eli Heckscher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1879 en Stokholmo |
Morto | 23-an de decembro 1952 (73-jaraĝa) en Stokholmo |
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo |
Lingvoj | sveda • angla |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Upsalo universitata kolegio de Gotenburgo |
Familio | |
Patro | Isidor Heckscher |
Frat(in)o | Ella Heckscher (en) |
Edz(in)o | Ebba Heckscher (en) (1907–) |
Infano | Gunnar Heckscher (mul) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto historiisto ekonomia historiisto universitata instruisto |
Eli Heckscher (prononco [Eli HEKŝa], naskiĝis la 24-an de novembro 1879 en Stokholmo, mortis 73-jara la 23-an de decembro 1952 en la sama urbo) estis sveda ekonomika historiisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo kaj en la universitata kolegio de Gotenburgo.
Eli Filip Heckscher naskiĝis en elstara juda familio; liaj gepatroj estis Isidor Heckscher, dana komercisto, kaj Rosa May. En la fruaj 1870-aj jaroj, la familio translokiĝis de Hamburgo al Stokholmo ĉar Isidor Heckscher volis labori en la banko de sia frato. En 1896 Heckscher finis la mezlernejon en latina gimnazio de Stokholmo kaj tiam ekstudis historion en la universitato de Upsalo. Pro lia larĝa intereso, li ankaŭ komencis studi ekonomikon. En 1904 li faris sian finan ekzamenon per la verko Pri la graveco de la fervojo por la ekonomia evoluo de Svedio. De 1904 Heckscher estis asistanto de Gustav Cassel ĉe la Stokholma Lernejo de Ekonomiko; kvin jarojn poste, Heckscher doktoriĝis. De 1909 ĝis 1929 li estis profesoro pri ekonomiko kaj ekonomia geografio ĉe la Stokholma Altlernejo pri Ekonomiko kaj ankaŭ skribis multajn gazetartikolojn por ĝeneralaj kaj fakaj gazetoj.
La filo de Heckscher Gunnar Heckscher kaj nepo Sten Heckscher poste iĝis konataj svedaj politikistoj.