Elsa Morante
Elsa Morante | |||||
---|---|---|---|---|---|
Elsa Morante
| |||||
Persona informo | |||||
Elsa Morante | |||||
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1912 en Romo Italio | ||||
Morto | la 25-an de novembro 1985 en Romo Italio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | itala | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marcello Morante (en) vd | ||||
Edz(in)o | Alberto Moravia | ||||
Parencoj | Laura Morante (nevino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | History vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elsa MORANTE [elsa morante] (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1912 en Romo, mortis samloke la 25-an de novembro 1985) estis itala verkistino.
Ŝi verkis ĉefe romanojn kaj rakontojn, kiujn karakterizas psikologia profundeco kaj eksterordinara fantazio. Krome ŝi verkis poemojn, eseojn kaj librojn por infanoj kaj ŝi tradukis (i.a. verkojn de Katherine Mansfield). Dum pluraj jaroj ŝi estis la edzino de Alberto Moravia.
Ŝi estis onklino de aktorino Laura Morante.
Listo de verkoj
- Il gioco secreto (rakontoj, 1941)
- Le bellissime avventure di Caterí dalla trecciolina (porinfana libro, 1942)
- Menzogna e sortilegio (romano, 1948)
- L'isola di Arturo (romano, 1957)
- Lo sciallo andaluso (rakontoj, 1963)
- Il mondo salvato dai ragazzini e altri poemi (poemoj, 1968)
- La storia (romano, 1974)
- Aracoeli (romano, 1983)