Elsa Pataky

Elsa Pataky
Elsa Pataky en decembro 2007.
Elsa Pataky en decembro 2007.
Persona informo
Elsa Pataky
Naskonomo Elsa Lafuente Medianu
Naskiĝo 18-an de julio 1976
en Madrido
Lingvoj hispanaanglafrancaitalarumana vd
Loĝloko Byron Bay vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater CEU San Pablo University vd
Familio
Gefratoj Cristian Prieto Medianu vd
Edz(in)o Chris Hemsworth
Amkunulo Fonsi Nieto • Michaël Youn vd
Infanoj Tristan Hemsworth • Sasha Hemsworth • India Rose Hemsworth vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoromodelokantisto • filmaktoro vd
Aktiva dum Ekde 1997
En TTT http://www.elsapataky.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elsa Pataky (naskiĝis la 18-an de julio 1976 en Madrido) estas hispana aktorino kaj modelino.

Vivo

Ŝia patrino estas hungar-rumandevena kaj ŝia avo estis rumana aktoro. Elsa studis dramarton kaj ĵurnalismon. En teatro ŝi rolis en la Grupo de Angel Gutierrez.

En 1997, Elsa Pataky debutis en televidserio Al salir de clase. Ekde 1999 ŝi rolis en la telefilmo Clara kaj ankaŭ en Tatawo, en 2000 kun Fele Martínez, rolis en la filmo Souvenirs mortels de Alvaro Fernández. En 2003, Elsa Pataky ludis rolon en la filmoj El furgón, Atraco a las 3...y media kaj Beyond Re-Animator. Tuj en 2004, Elsa Pataky laboris en televidserio Uncle Willy kaj ankaŭ en alia kanada televidserio. En 2004, estis konata en Francio danke al la filmo Iznogoud kun Jacques Villeret kaj Michaël Youn.

Ekde 2005, ŝi estis elektita por la anoncado de la Gvidlibro Campsa 2005.

En decembro 2010 ŝi edziĝis kun aktoro Chris Hemsworth.[1]

Filmaro

  • 1997: Solo en la Buhardilla: Chica revista
  • 2000: Souvenirs mortels (El Arte de morir): Candela
  • 2000: Tatawo: Blanqui
  • 2000: Menos es más: Diana
  • 2001: Tessa à la pointe de l'épée (Queen of Swords) (TV-serio): Vera Hidalgo)
  • 2001: Sin noticias de Dios: infera kelnerino
  • 2001: Noche de reyes: Marta Cuspineda
  • 2002: Clara (TV)
  • 2002: Peor imposible, ¿qué puede fallar?: Fátima
  • 2003: Beyond Re-Animator: Laura Olney
  • 2003: El Furgón: Nina
  • 2003: Atraco a las 3... y media: Katya
  • 2004: La Famille Serrano (Los Serrano) (TV-serio): Raquel
  • 2004: L'Enfer des loups (Romasanta): Bárbara
  • 2004: Tiovivo c. 1950: Balbina
  • 2005: Iznogoud: Prehti-Ouhman
  • 2005: Arquitectura efímera deconstruida (video): Vídeo 'Retorciendo palabras'
  • 2005: Ninette: Alejandra 'Ninette'
  • 2005: Conte de Noël (Películas para no dormir: Cuento de navidad) (TV): Ekran
  • 2006: Des serpents dans l'avion (Snakes on a Plane): Maria
  • 2007: Manuale d'amore 2 (Capitoli successivi): Cecilia
  • 2008: Máncora: Ximena Saavedra
  • 2008: Skate or Die de Miguel Courtois: Dany
  • 2009: Giallo de Dario Argento: Céline
  • 2009: Give 'em Hell, Malone de Russell Mulcahy: Evelyn
  • 2010: Mr. Nice de Bernard Rose: Ilze
  • 2011: Fast and Furious 5 de Justin Lin: Elena Neves

Referencoj

Eksteraj ligiloj