Emanuele Giaccherini
Emanuele Giaccherini (prononco [emanuˈɛle dʒakkeˈrini ]; naskiĝis la 5-an de majo 1985 (nun 1985-05-05 ) en Bibbiena , do nun estas 39-jara) estas itala futbalisto .
Emanuele Giaccherini en 2012 Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino , post antaŭa profesieco en Cesena ekde la jaro 2004, en tiu tempo ankaŭ pruntita al la kluboj Forlì , Bellaria-Igea Marina kaj Pavia .
Krome Emanuele Giaccherini ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo . Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 , en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 , en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd