Emma de Normandio
Emma de Normandio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Anglio | |||||
Emma en manuskripto Encomium Emmae Reginae, 11-a jarcento
| |||||
Persona informo | |||||
Emma de Normandie | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 985 en Normandio | ||||
Morto | 6-an de marto 1052 en Winchester | ||||
Tombo | Katedralo de Winchester vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | dinastio de Wessex • Dinastio de Jelling vd | ||||
Patro | Rikardo la 1-a de Normandio vd | ||||
Patrino | Gunnora (en) vd | ||||
Gefratoj | Hawise of Normandy (en) , Maud of Normandy (mul) , Geoffrey, Count of Eu (en) , William, Count of Eu (en) , Rikardo la 2-a de Normandio, Roberto la Dano kaj Mauger, Count of Corbeil (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ethelred la Malpreta • Knuto la Granda | ||||
Infanoj | Eduardo la Konfesanto ( Ethelred la 2-a) Hardiknut ( Knuto la Granda) Gunhilda of Denmark (en) ( Knuto la Granda) Alfred Aetheling (en) ( Ethelred la 2-a) Goda of England (en) ( Ethelred la 2-a) unknown daughter (?) (en) ( Knuto la Granda) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emma de Normandio (n. ĉ.985, m. la 6-an de marto 1052) estis edzino de du reĝoj de Anglio: Ethelred la Malpreta kaj Kanuto la 1-a. Ŝi estis filino de Rikardo la Sentima, duko de Normandio kaj lia dua edzino Gunnora.
Vivo
En 1002 ŝi edziĝis al Ethelred la Malpreta. Kiam la danoj invadis Anglion en 1013, ŝiaj du filoj, Eduardo la Konfesanto kaj Alfred Atheling, iris al Normandio kiel ekzilitoj kaj restis tie dum la regado de Kanuto la 1-a. Ethelred mortis en 1016, kaj la saman jaron ankaŭ mortis ŝia duonfilo Edmundo Ironside. Kanuto iĝis reĝo de Anglio kaj edziĝis al Emma en 1017.
Kanuto mortis en 1035. La sekvantan jaron la du filoj de Emma kaj Ethelred, protektataj de sia duonfrato Hardakanuto, vizitis sian patrinon en Anglio, sed Harold Harefoot, filo de Kanuto kaj lia antaŭa edzino Aelfgifu de Northampton, sukcese gajnis la anglan tronon, kaj kaptis kaj blindigis Alfred, kiu mortis pro siaj vundoj. Eduardo denove fuĝis al Normandio, kaj Emma iris al la kortego de la grafo de Flandrio ĉe Bruĝo.
En 1040 Harold Harefoot mortis kaj Hardakanuto iĝis reĝo de Anglio. Eduardo kaj Emma revenis en Anglion. Tamen post la morto de Hardakanuto en 1042, Emma subtenis kiel lia sekvanto ne sian filon Eduardon sed Magnus, la reĝon de Norvegio: Eduardo kroniĝis kaj arestis sian patrinon.
Emma mortis en 1052 kaj entombiĝis en la katedralo de Winchester.
Idoj
Emma kaj Ethelred la Malpreta havis tri gefilojn:
- Goda (1004-1055), kiu edziĝis unue al Drogo de Mantes (996-1035), grafo de Valois kaj Vexin: ilia filo estis Ralph la Malkuraĝa, grafo de Hereford. Ŝia dua edzo estis Eŭstako la 2-a, grafo de Boulogne.
- Eduardo la Konfesanto (ĉ.1003-1066)
- Alfredo, kiu mortis eble en 1040
Emma kaj Kanuto havis du gefilojn:
- Hardakanuto (1018-1042)
- Gunhild de Danio (ĉ.1020-la 18-an de julio 1038), kiu edziĝis, ok monatojn post la morto de sia patro, al Henriko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, filo de Konrado la 2-a.