Endingen am Kaiserstuhl
Endingen am Kaiserstuhl - prononco [ENdingn am KAJzaŝtu:l] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emmendingen, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 10532 loĝantojn sur areo de 26,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km². Kiel la nomo indikas, ĝi situas en pejzaĝo dominita de la vulkandevena montareto Kaiserstuhl, konata pro altnivela vinkultivado ĉe la montaj deklivoj.
elaera bildo de Endingen, fotita el varmaerbalono (vidu la ombron)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj