La Episkopa Palaco de Astorgo estas konstruaĵo projektata de la famkonata arkitekto Antoni Gaudí, plej reprezentanto de la kataluna modernismo. Ĝi troviĝas en la urbo Astorgo, je relativa mallonga distanco de Leono, kie troviĝas la Domo Botines, alia verkaĵo de Gaudí, kune kun La Kaprico de Comillas la solaj eksterkatalunaj verkaĵoj de Gaudí. La konstruado ekiĝis inter 1889 kaj 1915. Pro incendio kiu detruis la tutan episkopan palacon de Astorgo kaj pro la manko de propra dioceza arkitekto, la episkopo Joan Baptista Grau i Vallespinós decidis taskigi la konstruadon de la nova episkopejo al lia amiko Gaudí. Ĝi estas unu el la allogaj turismaĵoj de la urbo Astorgo.