Episkopujo de Beauvais
Diocèse de Beauvais (-Noyon-Senlis) | |
---|---|
Dioecesis Bellovacensis (-Noviomensis-Silvanectensis) latine | |
Eklezia regiono | Reims |
Sidejo | Beauvais |
Titolulo | Jakobo Benoit-Gonnin |
Loĝantoj | 807 692 |
Areo | 5 860.2 km² en Francio |
Fondita | 4-a jarcento |
Rito | Romkatolika |
Katedralo | Sankta-Petro de Beauvais |
Retejo | oise.catholique.fr/ |
Datoj el Pontifika Jarlibro rilataj je la 2012 * * | |
Katolika eklezio en Francio | |
Episkopujo de Beauvais | |
---|---|
Episkopujo | |
Blazono | |
diocezo de Katolika Eklezio [+] | |
Lando | Francio |
Akvokolektejo | 5 860 km² (586 000 ha) [+] |
Areo | 5 860 km² (586 000 ha) [+] |
Loĝantaro | 814 490 [+] (2018) |
Denseco | 138,99 loĝ./km² [+] [+] |
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Beauvais [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La episkopujo de Beauvais (latine Dioecesis Bellovacensis) estas episkopujo de la romkatolika Eklezio en Francio. Kreita en la 4-a jarcento, ĝi estas la historia episkopujo de Beauvaisis, tradicia regiono de Pikardio. Nuligita en 1801, ĝi estis restarigita en 1822. Ĝi koincidas kun la departemento Oise. Ĝi estas sufragana de la ĉefepiskopujo de Reims. De 1851, la episkopoj de Beauvais estas ankaŭ episkopoj de Noyon kaj de Senlis. Monsinjoro Jakobo Benoit-Gonnin estas ĝia episkopo de 2010.
Historio
Laŭ la tradicio, Beauvaisis estintus evangelizita de Sankta Luciano, kiu estintus la unua episkopo de Beauvais. La episkopujo de Beauvais ŝajnas esti kreita nur en la 4-a jarcento. Marin estis la unua atestita episkopo.
En la Malnova Reĝimo, la episkopo de Beauvais estis la unua grafo kaj unu el la klerikaj pajroj de la reĝlando. Per tiu titolo, li asistis la ĉefepiskopon de Reims okaze de la kronado de la reĝoj de Francio kaj portis la reĝan mantelon, kiun ricevis la reĝo.
En 1790, la civila konstitucio de la klerikaro konservis la episkopujon de Beauvais.
Per la buleo Qui Christi Domini de la 29-a de novembro 1801, la papo Pio la 7-a nuligis la episkopujon de Beauvais kaj enigis la teritorion de la episkopujo en la episkopujon de Amiens, kiu tiam etendiĝis sur la departementoj Oise kaj Somme kaj estis sufragano de la ĉefepiskopujo de Parizo.
Per la buleo Paternae charitatis de la 6-a de oktobro 1822, Pio la 7-a restarigis la episkopujon de Beauvais por la departemento Oise.
La 12-an de aprilo 1851, la episkopo de Beauvais kaj ties posteuloj estis permesitaj aldoni al sia titolo tiujn de episkopoj de Noyon kaj de Senlis.
Episkopoj
Paroĥoj
La episkopujo de Beauvais enhavas nun kvardek kvin paroĥojn disaj en dek sektoroj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Oficiala interretejo de la episkopujo
- france Episkopujo de Beauvais-Noyon-Senlis Arkivigite je 2013-03-24 per la retarkivo Wayback Machine en www.eglise.catholique.fr (alirita la 3-an de marto 2013)
- angle Diocese of Beauvais (-Noyon-Senlis) sur www.catholic-hierarchy.org (alirita la 3-an de marto 2013)
- angle Diocese of Beauvais en www.gcatholic.org (alirita la 3-an de marto 2013)
49° 25′ 55″ Nordo 2° 04′ 52″ Oriento / 49.432 °N, 2.08118 °O (mapo)