Erdőhorváti
Erdőhorváti estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak. Erdő kaj horvát signifas: arbaro, kroato.
Bazaj informoj
- Areo: 50 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 3935
- Telefonprefikso: 47
Situo
Erdőhorváti situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Sárospatak troviĝas 20, Abaújszántó 22, Gönc 26, Miskolc 70 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1353, tiam abatejo fondiĝis. En 1398 menciiĝis ankaŭ la komunumo en formo "Horváthy". La loĝantoj longe funkciigis vitrofarejojn. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco de 1787
- kalvinana preĝejo de 1789
- grekokatolika preĝejo
Komunumoj pri horvát (= kroato) en Hungara reĝlando
Bánhorváti | Erdőhorváti | Horvátlövő | Horvátzsidány | Nagyhorvát |