Erholungsgesellschaft
Erholungsgesellschaft | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Vajmaro | |
Erholungsgesellschaft estis germana societo kies anoj estis burĝoj de Vajmaro.
Historio
Ĝi devenis en 1817 el la burĝara ligo Ressource fondita en 1799. Inter la membroj estis Clemens Wenzeslaus Coudray, Johann Nepomuk Hummel kaj Franz Liszt. Temis iel pri antaŭula organizaĵo de en Vajmaro nur malrapide evoluanta urboburĝa kulturo.[1] Plej multis ane ŝtataj oficistoj kvankam poste alvenis ankaŭ komercistoj, artistoj kaj verkistoj.[2] Ĝin protektis ankaŭ la kortego kiu donis al ĝi la staton de jura persono.[3]
La areo, kiu ekde 1804 apartenis al la klubo (kaj kiun la anoj ŝanĝis parken) estis estinta ĝardeno de la fabelrakontisto Johann Karl August Musäus.[4] Tie en 1827 lia grandduka moŝto Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) starigis Eŭfrozino-monumenton je honoro de Christiane Becker-Neumann. La originalo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara. Johann Wolfgang von Goethe, Franz Kirms kaj Karl August Böttiger kolektis monon por kreo de Euphrosyne-Denkmal laŭ desegno de Johann Heinrich Meyers fare de la gotaa skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll.[5]
La klubejo, konstruita inter 1858 kaj 1860 de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan, estas la nuntempa porjunulara kaj kultura centro Mon ami de sur Goethe-placo nr 12.
Malfondo societa estis en 1897.[6] Antaŭa de Coudray inter 1825 kaj 1828 farita klubejo ĉe monteto Rothäuser Berg malkonstruitis en 1897. Almenaŭ konserviĝis ties konstruplanoj.[7]
Notoj
- ↑ https://thueringen.de/media/landesarchiv/5Standorte/Weimar/schaukasten/folge_11.pdf
- ↑ Marko Kreutzmann: Zwischen ständischer und bürgerlicher Lebenswelt: Adel in Sachsen-Weimar-Eisenach 1770 bis 1830 (=Veröffentlichungen der historischen Kommission für Thüringen, Kleine Reihe/23) Böhlau Verlag, Köln/Weimar/Wien 2008, p. 156.
- ↑ Regierungsblatt für Sachsen-Weimar-Eisenach auf das Jahr 1858, p. 328.
- ↑ Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, p. 68.
- ↑ Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln-Weimar-Wien 2007, p. 246-249. ISBN 978-3-412-20057-2
- ↑ Art. Erholung kaj Erholungsgesellschaft, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 108.
- ↑ Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 475 ss.