Ernő Bujdosó
Ernő Bujdosó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bujdosó Ernő |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1944 (80-jaraĝa) en Lajosmizse |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1968–1973) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ernő Bujdosó [bujdoŝO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dr. Bujdosó Ernő estas hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Bujdosó Ernő [1] Arkivigite je 2021-07-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de oktobro 1944 en Lajosmizse.
Biografio
Bujdosó Ernő lernis en sia naskiĝurbo kaj Kecskemét, poste jaron en pedagogia altlernejo de Szeged, fine li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1973. Liaj plej gravaj instruistoj estis Simon Sarkantyu kaj Jenő Barcsay. Inter 1974 kaj 1976 li instruis en belarta mezlernejo, samtempe li havis stipendion. Ekde 1976 li okupiĝis nur pri pentrado. En 1977, 1980 kaj 1986 li denove havis stipendiojn parte eksterlande. En 2004 li ekinstruis en Universitato de Kaposvár havanta la rangon docento. Li havas la sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn ekde 1976.
El solaj ekspozicioj
El grupaj ekspozicioj
- 1976 Sofio
- 1978, 1988, 1996-1998 Budapeŝto
- 1978 Parizo
- 1982 Hamburgo
- 1987 Szolnok
- 1988, 1990 Stokholmo
- 1991 Vieno