Esperantotago

Esperantotago povas referenci al la tri diversaj datoj:

  • la 2-a de junio: Tago de la lingvo Esperanto
  • la 26-a de julio: Tago de la Unua Libro kaj Tago de Esperanto
  • la 15-a de decembro: Zamenhof-tago

Tago de la lingvo Esperanto (Esperanta lingvo)

La 2-a de junio: Tago de la lingvo EsperantoTago de la Esperanta Lingvo pro la unua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la Unua Libro (la 'Fundamento') la 2-an de junio 1887[1]. La -an de Junio la Esperantianoj celebras la Tagon de la Esperanta Lingvo, ĉar tiu estas la unusola certa dato pri la apero de la Unua Libro[2].

Tago de la Unua Libro

La 26-a de julio estas la Tago de la Unua Libro pro la aperigo de la unua lernolibro de la Lingvo Internacia (la Unua Libro) verkita de D-ro Esperanto (kaŝnomo de L. L. Zamenhof). La dato (la 26-an de julio 1887 laŭ Gregoria kalendaro aŭ la 14-an de julio 1887 laŭ la rusa Julia kalendaro) estas tiu de la dua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la lernolibro, kun la permeso de disvastigo.

Tago de Esperanto

La 26-a de julio estas ankaŭ konata por esti "Tago de Esperanto" (ankaŭ nomata "Esperanta tago""Esperantotago"). Universala Esperanto-Asocio ĉiujare proklamas tiun tagon ankaŭ kiel la Tago de Esperanto[3], foje proponita kune kun la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (la 21-an de februaro ĉiujare) fare de la UEA-Komitato[2], ĉar Esperanto evoluis al lingvo kun denaskaj parolantoj.

En mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) okaze de la Tago de Esperanto en julio 2024, ĝi interalie emfazis ke

  • Esperanto estis kreita “por ke en la mondo ĉiu rajtu paroli sian lingvon ĉe si” kaj “por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu sen premo de unu al la alia, sed en egaleca maniero, sen diskriminacio.”
  • "Lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj.[4]

En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.  

Zamenhof-tago

La 15-a de decembro estas la Zamenhofa Tago ankaŭ nomata Zamenhof-festoZamfesto estas festotago por esperantistoj. Tiu ĉi tago estas la pli vaste celebrata internacia tago en decembro (la 15-a de decembro, naskiĝtago de L. L. Zamenhof).

Por la Esperanta Civito ĝi estas oficiala festotago sub la nomo Tago de la Esperanto-Kulturo kaj samtempe "Tago de Esperanto-literaturo"[5],

Sub diversaj aliaj nomoj la Zamenhoffesto estas ankaŭ konata por esti la "Tago de la Esperanto-libro", "Tago de la Esperanta libro" aŭ "Esperanto-Librotago""Tago de Esperanto", "Esperanta tago" aŭ simile.

Referencoj

  1. (eo) Ne la 26-an de Julio, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 2323, aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 (eo) UEA imitas Civitanajn festotagojn, HeKo n-ro 461 4-B, la 25-an de novembro 2010.
  3. (eo) Tago de Esperanto 2024: Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio, afiŝoj kaj tradukoj en pluraj lingvoj ĉi tie ĉe EsperantoporUN.
  4. (eo, en, fr) Esperanto kaj UN, Numero 72, septembro-oktobro 2024
  5. (eo) La Esperanta kulturo en 2010, HeKo n-ro 464 2-C, la 15-an de decembro 2010.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.