Eva Perón
Eva Perón | |||||
---|---|---|---|---|---|
La 2-a edzino de argentina prezidento
| |||||
Persona informo | |||||
María Eva Duarte de Perón | |||||
Naskonomo | María Eva Duarte | ||||
Naskiĝo | 7-an de majo 1919 en Los Todos, Argentino | ||||
Morto | 26-an de julio 1952 (33-jaraĝa) en Buenos Aires, Argentino | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | uterkola kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Rekoleta vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino vd | ||||
Partio | Female Peronist Party vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Juan Ramón Duarte vd | ||||
Edz(in)o | Juan Domingo Perón | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • teatra aktoro • filmaktoro • sindikatisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
Unua damo de Argentino | |||||
Dum | 1945 – 1952 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.
Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj sin vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifas (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ sia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.
En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portante ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.
En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.
Ŝia vivo inspiris la muzikteatraĵon Evita de Andrew Lloyd Webber, poste filmitan kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- DMoz
- Kategorio[rompita ligilo] angle
- Kategorio[rompita ligilo] hispane
- Kategorio pri la muzikteatraĵo[rompita ligilo]
- Kategorio pri la filmo[rompita ligilo]
- TTT-ejo de familio de Evita Perón angle.
- Raporto de argentina ĵurnalo "Clarín" pri ŝia morto Arkivigite je 2003-07-27 per la retarkivo Wayback Machine hispane.