Fácánkert
Fácánkert estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd. La nomo signifas: fazano-ĝardeno.

Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 7136
- Telefonprefikso: 74
Situo
Fácánkert situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Tolna (urbo), laŭ fervojo Budapeŝto-Szekszárd. La lasta troviĝas 15, Fadd 9 km-ojn for.
Historio
Pli frue romianoj vivis en la nuna loko de Fácánkert. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste nur farmoj kaj bienocentroj formiĝis. Komence de la 20-a jarcento alkoholofarejo ekfunkciis. La vilaĝo naskiĝis en 1936.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, familihelpa servo, poŝto, katolika preĝdomo.