Fahri Korutürk
Fahri Korutürk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fahri Sabit Korutürk | |||||
Naskonomo | Fahri Sabit | ||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1903 en Fatih | ||||
Morto | 12-an de oktobro 1987 (84-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
Tombo | Turkish State Cemetery (en) vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | turka vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio vd | ||||
Alma mater | Turkia Mararmea Lernejo vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Korutürk family vd | ||||
Edz(in)o | Emel Korutürk (en) vd | ||||
Infanoj | Osman Korutürk (en) , Selâh Korutürk (en) , Ayşe Arzık (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato mararmea oficiro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fahri Sabit KORUTÜRK (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1903 en Istanbulo - mortis la 12-an de oktobro 1987, samloke) estis turka politikisto, ŝtatisto kaj admiralo, la 6-a Prezidento de Turkio [1].
Kariero
Korutürk komence okupiĝis pri armean karieron en la mararmeo. De 1916 ĝis 1923 li frekventis la Ŝiparlernejon kaj poste la Mararmean Akademion ĝis 1933. En la periodo kiu sekvis, li okupis plurajn postenojn kaj oficojn, kiel ekzemple maramea ataŝeo en Romo, Berlino kaj Stokholmo. En 1936 li ĉeestis ĉe la subskribo de la Traktato de Montreux. En 1950 li estis promociita al admiralo kaj poste al flotadmiralo.
Post lia emeritiĝo en 1960, li funkciis kiel ambasadoro en Moskvo kaj Madrido. En 1968 li iĝis membro de la Senato. De la 6an de aprilo 1973 ĝis la 6an de aprilo 1980, li servis kiel la sesa Prezidanto de Turkio. Li estis la posteulo de generalo Cevdet Sunay. Korutürk estis elektita de la parlamento kiel kompromisa kandidato post kiam la rezisto de la ĉefaj partioj faligis la realan favoraton de la armea gvidado, la generalon Faruk Gürler. Kiel strikte nepartia ŝtatestro, Korutürk povis aserti sian aŭtoritaton kaj politikan pezon eĉ kontraŭ la potencaj rivalaj partiestroj kaj ĉefministroj Bülent Ecevit kaj Süleyman Demirel. Post la fino de lia oficperiodo, okazis dekoj da balotoj en la parlamento kie ekzistis neniu plimulto por elekti posteulon. La daŭra krizo kondukis al la militista puĉo de generalo Kenan Evren en septembro 1980 kaj tiel al la abolicio de la "Dua Respubliko" (kreita de la konstitucio de 1961). Korutürk malaprobis la novan konstitucion eldonitan sub Evren kiel esti tro aŭtoritatema.
La honora nomo Korutürk ("Protektanto de la turkoj") ricevis al li persone fare de Kemal Atatürk.
Kiel prezidanto, li estis, inter aliaj aferoj, ĉefe respondeca por la efektivigo de la turka invado de Kipro en julio 1974 post kiam cipra prezidanto Makarios la 3-a estis senpovigita fare de la greka armea ĥunto. Korutürk restis Prezidanto de Turkio por la konstitucia mandato de sep jaroj ĝis aprilo 1980, kaj post tiam fariĝis senatano porviva.
Fahri Korutürk estis geedzita ekde 1944. Lia geedziĝo al lia edzino Emel produktis du filojn kaj filinon. Lia filo Selah kaj lia bofilino Zergün Korutürk membrigis la diplomatian servon de Turkio.
Verkaro
- İskajerak Deniz Muharebesi hakkında bir konferans (Konferenco sur la Batalo de Skagerrak)
Referencoj
- ↑ KORUTÜRK, Fahri Sabit - TDV İslâm Ansiklopedisi (turke). Alirita 2022-03-19 .