Fajsal bin Abdulaziz (Riado, 14-a de aprilo1906 - 25-a de marto1975), kies kompleta nomo estis Fajsal ibn Abd ul-Aziz Al Saud (arabeفيصل بن عبد العزيز آل سعود, Fajṣal ibn ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd), estis reĝo de Saudarabio inter 1964 kaj 1975. Oni atribuis al li la reformon de la ekonomio de la lando, same kiel la aplikadon de interna politiko de modernigo kaj reformoj, dum por la ekstera politiko la tendenco estis al Tutislamismo, al Kontraŭkomunismo kaj al Kontraŭcionismo.[1][2] Li klopodis limigi la povon de la islamaj religiaj gravuloj de sia lando. Protestante kontraŭ la subteno kiun Israelo estis ricevinta el la landoj de Okcidento, li kondukis al nafto-embargo kiu rezultis en la Naftokrizo de 1973. Fajsal sukcese stabiligis la burokrataron de la regno, kaj lia regado havis gravan popularecon inter saudarabianoj, spite la faktojn ke liaj reformoj trafis kelkan polemikon. En 1975, li estis murdita de sia nevo Fajsal bin Musa'id.
La reĝo Fajsal kun Muammar Gadafi komence de la 1970-aj jaroj. Ambaŭ reprezentis tute malajn politikojn en la araba mondo.